Karolinka
El Vikipedio
Karolinka (en traduko Karolinjo), en kiu vivas nuntempe preskaŭ 3000 loĝantoj, estas urbo situanta en pentrinda valo de rivero Vsetínská Bečva en orienta parto de distrikto Vsetín. La centro de la urbo situas en supermara alteco 485 m kaj plej alte situanta loko estas Malý Javorník (1019 m). La katastro de la urbo okupas areon 42 km2 kaj ĝi estas ĉirkaŭita de norde de montaro Vsetínské vrchy kaj de sude de montaro Javorníky.
En la jaroj 1861 - 1862 fondis Salomon Reich apud vilaĝo Nový Hrozenkov vitrofarejon, kiun li nomigis laŭ sia duonpatrino Karolinina huť (Gisejo de Karolina). La vitrofarejo funkcias ĝis nun. Loka parto Karolinina Huť la 1-an de januaro 1949 apartiĝis de la patrina vilaĝo Nový Hrozenkov kaj la 21-an de junio 1951 estis la nomo de urbo ŝanĝita je la hodiaŭa Karolinka. La karolina vitrofarejo kun pli ol 140 jara tradicio kreis dum la tutaj jaroj fonton de vivtenado por multaj homoj en la loko kaj en la ĉirkaŭaĵo. La majstreco de ĉi tieaj vitrofaristoj estis kaj estas konata eĉ ekster limoj de Ĉeĥio. La produktojn de la vitrofarejo oni eksportas precipe en Rusion, Japanion, Eŭropon, Usonon, Kanadon kaj Aŭstralion. En la urbo agadas ankaŭ malpli grandaj vitrofarejoj.
Plua simbolo de la urbo estas akva rezervujo nomita Stanovnice, kiu estis konstruita en la jaroj 1977 ĝis 1986.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Regiono Zlín | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Vsetín | |
▼ | |
Branky ~ Bystřička ~ Dolní Bečva ~ Francova Lhota ~ Halenkov ~ Horní Bečva ~ Horní Lideč ~ Hošťálková ~ Hovězí ~ Huslenky ~ Hutisko-Solanec ~ Choryně ~ Jablůnka ~ Janová ~ Jarcová ~ Karolinka ~ Kateřinice ~ Kelč ~ Kladeruby ~ Kunovice ~ Lačnov ~ Leskovec ~ Lešná ~ Lhota u Vsetína ~ Lidečko ~ Liptál ~ Loučka ~ Lužná ~ Malá Bystřice ~ Mikulůvka ~ Nový Hrozenkov ~ Oznice ~ Podolí ~ Police ~ Pozděchov ~ Prlov ~ Prostřední Bečva ~ Pržno ~ Ratiboř ~ Rožnov pod Radhoštěm ~ Růžďka ~ Seninka ~ Střelná ~ Střítež nad Bečvou ~ Študlov ~ Ústí ~ Valašská Bystřice ~ Valašská Polanka ~ Valašská Senice ~ Valašské Meziříčí ~ Valašské Příkazy ~ Velká Lhota ~ Velké Karlovice ~ Vidče ~ Vigantice ~ Vsetín ~ Zašová ~ Zděchov ~ Zubří | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |