Che Guevara
El Vikipedio
Ernesto Rafael Guevara de la Serna [erNESto rafaEL geVAra (aŭ geBAra) de la SERna], naskiĝinta en Rosario, Argentino (14-a de junio, 1928) kaj mortinta en Bolivio (9-a de oktobro, 1967), estis latinamerika marksista revoluciulo, gvidisto de gerilo kaj ministro de Kubo. Li estas pli konata kiel Che, karesnomo kiun li ricevis en Kubo pro sia argentina origino.
Estante studento de medicino, li vojaĝis tra Latina Ameriko, kie li prenis kontakton kun la mizero de la malsubaj tavoloj, kaj prenis fortan politikan konscion. En 1953 li revenas al Bonaero, kie li finas siajn studojn.
Li vojaĝas al Gvatemalo, kie la prezidento Jacobo Arbenz, klopodas disvolvi reforman politikon. Li tamen estas renversata de puĉo apogita de la usona registaro, kaj Che Guevara devas forfuĝi de la lando.
En 1954 li alvenas al Meksiko, kie li aldoniĝas al la movado organizata de la kubano Fidel Castro. Li partoprenas la eniron en Kubon per la ŝipo Granma en novembro de 1959. Dum la gerila milito, li akiras la rangon de komandanto.
Post la venko de la revolucio kontraŭ la diktatoro Fulgencio Batista, Guevara estas nomumita unue prezidanto de la kuba Nacia Banko, kaj poste ministro de Industrio. Li disvolvas eksterajn propagandajn laboroj, kaj fariĝas unu el la plej konataj el la revoluciuloj.
En 1965 li lasas siajn postenojn, kaj komencas aventurecajn provojn instigi revoluciojn en aliaj landoj, unue en Afriko, kaj poste en Suda Ameriko.
En 1966, li komencas gerilan provon en Bolivio. Tamen, liaj esperoj ne estas akompanataj de la rezultoj, kaj li suferas izoliĝon en la montaroj de la lando. La 8-an de oktobro 1967, li kaj liaj kompanoj estas kaptitaj de boliviaj trupoj helpataj de la usona CIA. La sekvan tagon li estas mortpafita en la vilaĝo La Higuera.
En julio 1997 estas trovitaj liaj restaĵoj, kiuj estis poste enterigitaj kun grandaj honoroj en Kubo.
http://en.wikipedia.org/upload/5/54/Cheicon.jpg
La mondfama bildo de "Che" laŭ foto de Alberto Korda.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Che, Guía y Ejemplo: Photos, Songs(mp3) and Videos
- Listo de 180 viktimoj de Ernesto Guevara
- Che Guevara