Sklaveco
El Vikipedio
Sklavo estas homo sen personaj aŭ civilaj rajtoj, apartenanta kiel objekto al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis en milito. Ili formis gravan socian tavolon en la antikvo, poste parte en la koloniaj landoj.
Sklaveco estas stato de sklavo, elformiĝanta post la prakomunumo kun apero de la agrikulturo kaj bestobredado. Dum tiu epoko sklavo estis tute posedaĵo de sia superulo, kiu decidis pri lia sorto.
La sklavoj estis ĉefe militkaptitoj, kiujn oni poste vendis sur bazaroj aŭ simple sklavigis ilin. Ili laboris komence ĉedome kiel helpantoj kaj en la metiejoj. Ili laboris en la grandaj konstruaĵoj kiel ĉe konstruado de piramidoj, irigaciaj kanaloj. (Kelkaj opinias, ke tiuj laboristoj estis servutuloj, duonsklavoj.)
Tiu socia statuso ekzistis diversskale ĉe preskaŭ ĉiuj la civilizacioj de antikveco, de Ĉinio ĝis Romia imperio (kie ili estis aprte multaj) pasante tra Hindio kaj Persa imperio.
La subpremo de la sklavoj kondukis kelkfoje al ribeloj, el kiuj la plej fama estis la sklavribelo de Spartako (73-71 a.K.). Tiuj ribeloj estis ĉiam venkitaj far la pli bone organizitaj kaj ekipitaj potenculoj.
La vera sklaveco malfortiĝis dum ekapero de feŭdismo, sed restis heredaĵoj de tio (servuteco).
La sklaveco reviviĝis pro la koloniado de Ameriko. La koloniistoj volis laborigi fortajn, kaj malmultekostajn laboristojn sur la bienegoj, en la minoj de la novaj teritorioj. Tiel ili ekigis la sklavkomercon en la komenco de la 16-a jarcento.
La sklavkomerco tuŝis ĉefe la afrikajn nigrulojn. Oni kalkulas nombrojn de 15 milionoj da afrikaj sklavoj (onidire 80 % mortis dumvoje) ĝis la komenco de la 19-a jarcento, kiuj estis transportitaj per simplaj aŭ speciale ekipitaj sklavoŝipoj en Amerikon.
Komence de la 19-a jarcento la sklaveco estis baro antaŭ la evoluo de kapitalismo; tiel ekis la movado de aboliciismo. La sklavecon forviŝis Unuiĝinta Reĝlando en 1807 (en la Brita imperio nur en 1833), Francio en 1816 (en la kolonioj je la 27-a de aprilo 1848). En Usono oni liberigis la sklavojn en plimulto de la ŝtatoj en la 1860-aj jaroj, kiel rezulto de la Usona Enlanda Milito 1861-1865.
Kvankam la sklaveco oficiale estis malpermesita en la 19-a jarcento en plimulto de la landoj, la sklaveco pluvivis kiel servuto, trudlaboro (Sovetunio, Nazia Germanio) aŭ laborigo de infanoj (infana sklaveco en Azio) kaj seksa sklaveco en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Ofte laboristoj estas kvazaŭsklavigitaj pro ŝuldoj (inside kaj false aranĝitaj intence de la mastroj) en Brazilo aŭ Nepalo (kie ŝuldoj povas estis "elaĉetitaj" de aliaj bienistoj, tiel fakte "aĉetantaj" la laboristojn).
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Kategorioj: Marksismo | Islamo | Kristanismo | Antropologio | Historio | Sociologio | Socio