Konspira teorio
El Vikipedio
Konspiraĵa teorio aŭ komplota teorio estas teorio, laŭ kiu grupo el pluraj aŭ multaj homoj intence kaj konscie mistifikas la publikon pri grava afero.
La nomo povas esti uzata por senvalorigi malplaĉajn argumentojn kaj senkreditigi diskutantojn, kiuj defendas tian teorion. Ekzistas du precipaj ĝeneralaj argumentoj kontraŭ konspiraĵaj teorioj:
- Tia mistifiko ne funkcius, ĉar tro grandas la risko, ke iu el la konspirantoj malkaŝas la sekreton.
- Konspiraĵa teorio ne estas atakebla, ĉar ĝiaj defendantoj ĉiam povus diri, ke la konspirantoj kaŝas la pruvilojn.
Kelkaj konataj konspiraĵaj teorioj estas:
- Sekreta monde reto de teroristoj estrita de ia mistera Ben Laden celas neniigi kristanan mondon kaj planis atencojn la 11-an de septembro 2001.
- La usonaj aŭtoritatoj estis bone antaŭinformitaj pri la japana atako al Pearl Harbor en 1941 (tiu teorio nun estas vaste akceptata de historiistoj).
- La surluniĝoj de usonaj astronaŭtoj inter 1969 kaj 1972 estis trompo, la televidaj bildoj estis faritaj en studio.
- La viruso HIV ne havas rilaton al aidoso, nur medicinistoj kaj farmaciistoj kredigas tion.
- La usonaj aŭtoritatoj estis bone antaŭinformitaj pri la atenco de la 11-a de septembro 2001, aŭ, en malpli forta formo:
- La usonaj aŭtoritatoj kaŝas gravegajn detalojn kaj misinformas pri tiu atenco (en tiu malforta formo la teorio estas vaste akceptata).
Konspira teorio estas provo por klarigi eventojn aŭ situaciojn per sekreta konspirado aŭ alian celitan agadojn per sekretaj personoj aŭ personaj grupoj. Oni parolas pri konspira teorio, se suspektitaj agadoj ne estas decide pruvitaj.
La nocio havas negativan nuancon, ĉar oni uzas tiun esprimon por tute ne aŭ ne decidpove pruveblaj aferoj. En diskutoj okazas ofte, ke la kredantoj de la konspira teorio akceptas la teorion pruvita kaj kiuj pridemandas faktojn pi la teorio estas taksitaj kiel konspiruloj, malamikoj.
Enhavo |
[redaktu] Ekzemploj
Oni ofte akuzas la kredantojn de la konspiraj teorioj, ke ili priskribas nature simplajn aferojn, rilatojn per komplikaj konspiraj teorioj.
- usona registaro (Pearl Harbor)
- sekretaj servoj (NSA, CIA, Mossad, BND)
- grandaj konzernoj (lobiismo)
- islamismo (terorismo)
- sekreta societo (Fraternitas Saturni, OTO, Rozkrucistoj)
- unuiĝoj (framasonismo, Lions-Club, Rotario, studenta asocio, Council on Foreign Relations (CFR), Club of Rome kaj aliaj )
- religiaj grupoj (ekzemple antisemitismo)
Bona ekzemplo, kiu montras kaj komprenigas kiel kaj kial oni tiom emas nuntempe uzi tiun nocion legeblas en ĉapitro 15 de la romano de John LE CARRÉ: La persistema Ĝardenisto.
[redaktu] Legu
- komploto
- moderna legendo
- protokoloj de cionaj saĝuloj
- suntempluloj
- Bilderberg
- nifo
- surluniĝa mensogo
- Paititi
- Philadelfia eksperimento
- Hesekiel-kosmoŝipo
- Konspiro-teorioj pri la 11-a de septembro 2001