Armenio
El Vikipedio
Armenio estas lando en Suda Kaŭkazio, najbaras kun Kartvelio (norden), Azerbajĝano (orienten), Irano (suden) kaj Turkio (okcidenten).
- Nomo: Armena Respubliko; armene - Հայաստանի Հանրապետություն (Hajkakan Hanrapetutjun).
- Areo: 29.800 kv. km.
- Ŝtatordo: evolua demokratio.
- Ŝtatestro: Prezidento Robert Koĉarjan.
- Ĉefurbo: Erevano.
- Loĝantaro: 3,7 milionoj, inter ili armenoj 96%. kurdoj minoritata
- Lingvo: armena (oficiala), kurda
- Religio: armena-gregoria kristanismo.
- Valuto: dramo.
- Nacia flago. La flago estis adoptita en 1990. Armenio estis sendependa dum 1918-1921 kaj nuntempa flago devenas de tiu tempo. Ĝi estis kreita en Armena Instituto de Venecio en 1885, tamen ĝia strioj havis aliajn kolorojn - ruĝan, verdan kaj bluan. Post deklaro de sendependenco en 1991 jaro ĝi estis ŝanĝita per alia trikoloro - ruĝa, blua, oranĝa. Ruĝa koloro simbolas sangon verŝitan dum batalo por sendependenco, blua asocias esperon aŭ armenan ĉielon, oranĝa prezentas benon al peza laboro.
- Nacia blazono. Ĝi estis adoptita en 1991. La blazono prezentas ŝildon, en kies centro estas stiligita monto Granda Ararato - supozebla loko, kie haltiĝis Arko de Noa. Sur la ŝildo videblas kvar emblemoj de iamaj armenaj dinastioj. Ŝildon tenas aglo kaj leono, komunaj simboloj de armena heraldiko.
Enhavo |
[redaktu] Ekonomio
[redaktu] "Nederlanda malsano" de Armenio
Kiel informas armena fakulo Grigor Badalan[1], ekde 2005 la loka valuto signife plifortiĝis, montrante probleman situacion, kiun Badalan nomas "nederlanda malsano" de ekonomio. Ekzistas unu tre floranta sektoro de la ekonomio, kiu negative influas la aliajn, artefarite plifortigas la lokan valuton kaj povas kaŭzi krizon. Temas pri konstrua industrio, kiu kreskis je 42% dum la jaro 2005.
La signifa kresko en konstruado estas kaŭzita de nestabila situacio en Libano kaj Irano, kiu igas multajn etnajn armenojn el ekster Armenio investi en nemoveblaĵojn en sia "metropolio". Alfluo de valuto el ekster la lando kaŭzas pli altan mendadon de dramo, la loka valuto, kiu rezulte kreskas rilate la ceterajn valutojn.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Referencoj
[redaktu] Eksteraj ligoj
- HayLife.ru: armenoj tra la tuta mondo
- Fakto pri Armenio
- Armenica.org - Historio de Armenio
- lingvaj situacio kaj leĝaro en Armenio (france)
|
|
---|---|
Armenio | Azerbajĝano | Belarusio | Kartvelio | Kazaĥstano | Kirgizio | Moldavio | Rusio | Taĝikio | Turkmenio | Ukrainio | Uzbekio |
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |