Ekologia agrikulturo
El Vikipedio
Agrikulturo > Ekologia agrikulturo < politika ekologio < Ekologio
Enhavo |
[redaktu] Kio estas ekologia agrikulturo
La ekologia agrikulturo estas maniero kulturi la teron sen uzi kemiaĵojn, respektante la vivantajn estaĵojn kaj homojn.
[redaktu] E. agrikulturo kaj agrotoksaĵoj
[redaktu] E. agrikulturo kaj energio
[redaktu] E. agrikulturo kaj biodiverseco
Dum longdaŭra eksperimento usona esploristo de universitato Saint Paul en Minesoto, David Tilman montris, ke grundo iĝas des pli produktiva, ju pli da specioj kultivatas kune, sociiĝantaj en la kampoj, kaj ke tio pliboniĝas de jaro al jaro. La kampoj mastrumitaj kun biodiverseco montriĝis duoble ĝis trioble pli produktivaj. Biomaso disvolviĝis ne nur super la grundsurfaco, sed ankaŭ sub ĝi, kio estas bona novaĵo, ĉar tiel eblas malliberigi la atmosferan CO2-on kaj kompensi la forcejan efikon.
[redaktu] Ekonomiaj aspektoj
Por homoj kiuj deziras aĉeti ekologiajn legomojn kaj produktojn la ekonomia aspekto estas grava. Sed estas la laboro kiu prezentas la plej grandajn kostojn. Ekologia agrikulturo ne ricevas ekonomian helpon, do la kostoj estas "veraj". Industria agrikulturo ricevas helpon de la regiono, de Eŭropa Unio, ... do la kostoj estas malgrandaj. La aĉetantoj pagas la legomojn trifoje :
- kiam ili aĉetas
- kiam ili pagas fakturon de akvo por depolui
- kiam ili pagas impostojn por helpi industrian agrikulturon
[redaktu] Novaj disvolviĝoj
Estis decidite okaze de la vizito de Hugo Chávez en la Monda Socia Forumo fondi en Brazilo sudamerikan altlernejon pri ekologia agrikulturo: Escola Latino-Americana de AgroEcologia.
[redaktu] Personecoj de Ekologia agrikulturo
- Marc Bonfils
- Masanobu Fukuoka
- Bill Mollison
- Vandana Shiva
- Rudolf Steiner
- José Bové
[redaktu] Organizaĵoj ligitaj kun Ekologia agrikulturo
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Ekovilaĝo
- Permakulturo
- Biodinamika metodo de agrikulturo
- Vetivero
- Komunum-apogita agrikulturo