Naŭatla lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj Familioj > Uto-Azteka > Suda Utah-Azteka > Azteka > Ĝenerala Azteka > Naŭatla
Naŭatla (nauhalla'tolli) - lingvo de la aztekoj | ||
---|---|---|
Parolata en: | centra Meksiko | |
Denaskaj parolantoj: | 1,4 milionoj (1980), | |
Fremdlingvo / dua lingvo por: | ne konatas | |
Lingvistika klasifiko: |
Suda Uto-Azteka
|
|
Oficiala statuso | ||
Skribo: | latina depost la 16-a jarcento | |
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1: | - | |
ISO 639-2: | nah (B) | (T) |
SIL: |
specimeno: la Patro Nia:
Tat nupal tey tinemi tic en ylhuicatl
Qualtilia nite titukey
Tihuitz naja ueytlatocayotl
Tichas tecu titelechuelca
Tic en tal ken tic en ylhuicatl
Timacan axan nupal tamal ihuan mumuztac
Malhuia tupal teyolitlacoliztli
Ken nusan tejemet malhuia ca en tey tejemet tejemet teyolitlacani
Inte tejemet excau uetzi tic en teyeyecoliztli
Ihuan maquitxia ipal teyec
Ijki
La naŭatla lingvo, naŭatlo aŭ nahŭatla/nahuatla laŭ GDEE (naŭatle nauhalla'tolli, hispanlingve náhuatl) estas Azteka lingvo de la Uto-Azteka familio, parolata precipe en centra Meksiko (federacieroj Puebla, Veracruz (ŝtato), Hidalgo kaj Guerrero). Laŭ Ethnologue, estis 1 376 898 parolantoj en 1980. Ĝi estas la plej parolata indiana lingvo en Meksiko. La naŭatla havas plurajn dialektojn.
La jam ne parolata klasika naŭatla estis la lingvo de la aztekoj. La azteka skribosistemo ne spegulis la parolan lingvon kiel alfabetoj. Post la hispana konkero, parto el la naŭatla lingva tradicio estis kompilita en libroj per latina alfabeto. Hodiaŭ restas ŝtonaj skribaĵoj, kiuj ne facile legeblas. La Katolika eklezio predikis per naŭatlo al indianoj eĉ en landoj, kie ĝi ne estis parolata antaŭ kristanigo.
Preskaŭ ĉiu parolanto lernas la naŭatlan hejme kaj scias la hispanan. Ĝenerale, parolantoj estas malriĉaj kaj ne ricevas norman edukadon. Tamen, dank' al pliiĝanta aprezo por indianaj lingvoj kaj kulturoj, iu ajn nun povas studi la naŭatlan ĉe pluraj lernejoj en Meksiko.
Enhavo |
[redaktu] Ortografio
Estas pluraj literumadoj por la naŭatla. La plej ofte uzata literumado estas prenita de la hispana. En tiu ĉi literumado, la litero h ĝenerale ne elparoliĝas, tamen ll estas duobla /l/ (anstataŭ /j/), x estas prononcata [ŝ]. La simbolo ' reprezentas glotan plosivon. Do, la vorto nauhalla'tolli elparoliĝas pli malpli [naŭal la tol li]. Malpli konfuza literumado ekzistas, sed malofte uziĝas pro ĝiaj neaskiaj literoj, ekz. š.
[redaktu] Naŭatlaj vortoj
Multaj naŭatlaj vortoj eniris la hispanan lingvon, kiaj cacahuate ([kakaŭate], "arakido") kaj tecolote ([tekolote], "strigo"). Eĉ Esperanto havas plurajn naŭatlajn vortojn. Jen iom da ili:
- avokado < ahuacatl
- ĉokolado < chocolatl
- kojoto < coyotl
- Meksiko < mexicatl ("meksikano")
- oceloto < ocelotl
- tomato < tomatl
Multaj meksikaj loknomoj estas origine aztekaj: Cuernavaca, Xochimilco, Popocatépetl.
[redaktu] Naŭatlaj frazoj
Naŭatla frazo (per Esperanteca literumado) | Esperanta traduko |
Ken otlatŭililok? | Bonan tagon! |
Nisempaki nimiciŝmati! | Estas plezuro koni vin! |
Tlaso'kamati | Dankon! |
Nimictlaso'tla. | Mi amas vin. |
Iŝkiŝka mostla! | Ĝis morgaŭ! |
eksteraj ligoj:
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: