Mazurek Dąbrowskiego
El Vikipedio
Mazurek Dąbrowskiego estas la ŝtata himno de Pollando (de 1927).
La teksto estis verkita de Józef WYBICKI [JUzef viBICki] en 1797 en itala urbeto Reggio Emilia, sub la titolo "Kanto de la polaj legioj en Italio". Ekde 1798 la kanto estis bone konata en ĉiuj partoj de dispartigita Pollando. Ĝi estis kantata dum Novembra Ribelo (1830), Januara Ribelo (1863), de elmigrintaj poloj en 19-a jarcento, dum la Revolucio de 1905 kaj ambaŭ mondmilitoj. La teksto estis tradukata al 17 lingvojn. Dum la Printempo de Popoloj ĝi estis bone konata ia. en Vieno, Berlino kaj Prago. Post malsukceso de la Novembra Ribelo Richard Wagner ekkomponis uverturon Polonia, en kiu uzis melodion de Mazurek Dąbrowskiego. La uverturo estis ofte ludata dum la 2-a mondmilito, kiam germanoj malpermesis uzadon de la pola himno.
Mazurek Dąbrowskiego estis prototipo de la Tutslava Himno kaj poste - de la ŝtata himno de Jugoslavio. La teksto de pola himno influis la ukrainan himnon "Ŝĉe ne vmerla Ukraina" ("ankoraŭ ne mortis Ukrainio").
La komponisto de melodio estas nekonata. La unua verso "Jeszcze Polska nie zginęła" ([jeŝĉe Polska nje zgineŭa], ankoraŭ Pollando ne pereis) estas iam erare pensita la nacia moto de Pollando. La verso foje estas citata en la originala formo "Jeszcze Polska nie umarła" (ankoraŭ Pollando ne mortis).
Ekde la 26-a de februaro 1927 la kanto estas oficiala ŝtata himno de Pollando.
Enhavo |
[redaktu] Nuna teksto
[redaktu] originala1. Jeszcze Polska nie zginęła 4. Już tam ojciec do swej Basi |
[redaktu] laŭvorta tradukoAnkoraŭ Pollando ne pereis |
[redaktu] poezia tradukoLa Polujo ne pereis, |
La persono nomata en la himno estas Henryk DĄBROWSKI, unu el la gvidantoj de la polaj legioj en Italio, kiujn kreis Napoleono Bonaparto.