Flughaveno Bruselo Nacia
El Vikipedio
Flughaveno Bruselo-Zaventem | |||
---|---|---|---|
IATA-kodo: BRU - ICAO-kodo: EBBR | |||
Resuma informo | |||
Lando | Belgio | ||
Regiono | Ĉe-brusela Flandrio | ||
Flughavena tipo | Civila flughaveno | ||
Mastrumanto | Brussels International Airport Company | ||
Proksima urbo | Bruselo (12 km) | ||
Alto super marnivelo | 56 m | ||
Koordinatoj | 50° 54' 05" N, 04° 29' 04" E Mapo | ||
Kureja angulo | 02/20 07R/25L 07L/25R | ||
Kureja longo | 2.987 m / 3.211 m / 3.638 m | ||
Retejo | www.biac.be |
La "Flughaveno Bruselo Nacia" (ICAO: EBBR, IATA: BRU, oficiale: Brussels Airport), ankaŭ "Flughaveno de Zaventem" estas la nacia flughaveno de Belgio. Ĝi troviĝas en la flandra komunumo Zaventem. La urbo Bruselo troviĝas je distanco de 12 kilometroj. Temas pri la plej granda flughaveno de Belgio kun surfaco de 1245 hektaroj, ĉirkaŭ 250.000 flugoj kaj 15,5 milionoj da pasageroj jare (en 2004).
La flughaveno estas mastrumata de la kompanio Brussels International Airport Company, pli bone konata sub la mallongigo BIAC. La plej grava akciulo de BIAC estas la aŭstralia grupo Macquarie kun 70 % de la akcioj; la ceteron posedas la belga ŝtato. En la flughaveno de Zaventem la firmaoj SN Brussels Airlines, Virgin Express kaj DHL havas gravajn ŝanĝejojn.
Enhavo |
[redaktu] Infrastrukturo
La aliron al la flughaveno certigas propra stacidomo de la belga fervojoj NMBS/SNCB sub la terminalo, busan stacion, taksioj kaj reton de aŭtovojoj. Kvarfoje hore veturas trajno, la "Airport Express", inter la stacidomo "Bruselo Flughaveno" kaj Bruselo; vojaĝo de proksimume dudek minutoj. Ekde decembro 2005 ankaŭ Loveno havas rektan konekton, kaj Lieĝo kaj Haselto havas multe pli rapidan konekton kun la flughaveno dank' al la kurbo de Nossegem. Ekzistas planoj por rekte konekti ankaŭ Antverpenon kaj Mechelen; la planoj estu efektivigitaj por la jaro 2010. La brusela transporta firmao MIVB ekspluatas busan linion de la centro de Bruselo. Per aŭto la flughaveno estas atingebla de la aŭtoŝoseo A201.
[redaktu] Historio
La antaŭmilita flughaveno en la ĉirkaŭaĵo de Bruselo troviĝis en Haren. Ankaŭ ekzistis alia flughaveno, en Sint-Pieters-Woluwe.
En 1940, komence de la Dua mondmilito, germanaj okupaciantoj konstruis areon de ĉirkaŭ 600 hektaroj por milita flughaveno kun tri flugstrioj. La unua pretiĝis en julio 1940; la aliaj tuj poste. Post la milito la registaro opiniis la lokon tamen konvena por tie konstrui novan flughavenon por Bruselo.
Lq flughaveno kreskis kaj, precipe dank' al la belga flugkompanio Sabena ekestis en 1956 diversaj pilotoj kaj konstruejoj ĉe la norda flanko. La Internacia ekspozicio en 1958 donis novan impulson al la flughaveno: la pasaĝeraj aktivecoj transloĝiĝis al la teritorio de Zaventem kun nova flughavena konstruaĵo.
Kiam en la 1970-aj jaroj aviadiloj pligrandiĝis, interalie kun la enkonduko de la Boeing 747, denove necesis pligrandigi la tuton. La du novaj pilieroj estis renovigitaj, kaj oni faris specialan departementon por varoj, Brucargo.
En la 1990-aj jaroj la flughaveno estis tute renovigita, kun nova ĉefa konstruaĵo en 1994. Kiam fine de 2001 Sabena bankrotiĝis, la nombro de pasaĝeroj forte malplialtiĝis.
[redaktu] Noktaj flugoj
En printempo de 2000 plurjaraj protestoj de asocioj de enloĝantoj de komunumoj ĉirkaŭ la flughaveno estis subtenataj de la tiama ministro pri mobileco, Isabelle Durant de la verdula partio Ecolo. Ŝi lanĉis proponon malpermesi ĉiujn noktajn flugojn inter la 1h kaj la 5h. La flughavenaj instancoj ne povis akcepti tiun proponon. Finfine oni faras kompromison: en 2003 la bruo malpliiĝu kun 30%. En la jaro 2003 Supera Korto decidas ke ne sufiĉas tio - la aviadiloj devas flugi pli dise, laŭ diversaj direktoj por ke la ĝeno por ĉiujn estu malpli. En 2003 la nova ministro pri mobileco Bert Anciaux proponas disigi ĉiujn flugojn. Tiu propono estas akceptita fine de 2003.
DHL, firmao transporta kiu grandparte flugas nokte, volas kontraŭe pli da noktaj flugoj. Tial la firmao anoncas sian intencon forlasi Bruselon. Finfine DHL ne tute forlasas la belgan ĉefurbon, sed pro la kvereloj ja nova distribua centro ekestos en la germana urbo Leipzig kaj ne en Bruselo.
[redaktu] Statistikoj
right
Jaro | Pasaĝeroj | Flugoj |
---|---|---|
2004 | 15.632.773 | 254.070 |
2003 | 15.194.097 | 252.249 |
2002 | 14.410.555 | 256.889 |
2001 | 19.684.867 | 305.532 |
2000 | 21.637.003 | 325.972 |
1999 | 20.048.532 | 312.892 |
Bron: | NIS | BIAC |
Rimarku ke la nombro de pasaĝeroj falis kun ĉirkaŭ 26 elcentoj post la bankrotiĝo de Sabena la 7an de novembro 2001.
[redaktu] Fluglinioj
- Adria Airways (Ljubljana)
- Aer Lingus (Dublino)
- Aeroflot (Moskvo)
- Afriqiyah Airways (Tripolo)
- Air Algerie (Alĝero)
- AirBaltic (Rigo)
- Air France (Bordozo, Parizo, Liono)
- Air Malta (Malto)
- Air Wales (Cardiff)
- Alitalia (Milano, Romo)
- American Airlines (Ĉikago, Novjorko)
- Atlas Blue (Marakeŝo)
- Austrian Airlines (Vieno)
- Axis Airways (Parizo)
- BMI (Edinburgo, Bradford, Londono)
- Biman Bangladesh (Dako, Dubaj)
- British Airways (Londono)
- BA Connect (Manchester)
- Sun Air of Scandinavia (Billund)
- Bulgaria Air (Sofio)
- Continental Airlines (Newark)
- Croatia Airlines (Zagrebo)
- Czech Airlines (Prago)
- Cyprus Airways (Larnaca)
- Delta Air Lines (Atlanto, Novjorko)
- Eastern Airways (Southampton)
- EgyptAir (Kairo, Luksoro)
- El Al (Tel-Avivo)
- Estonian Air (Talino)
- Etihad Airways (Toronto)
- Finnair (Helsinko)
- Hewa Bora Airways (Kinŝasa)
- Iberia Airlines (Barcelono, Madrido, Sankta Santiago)
- Jat Airways (Belgrade)
- Jetairfly (Alikanto, Malago, Malto, Marakeŝo, Napolo, Tenerifo, Varna)
- KLM Cityhopper (Amsterdamo)
- LTE International Airways (Palma de Mallorca)
- Lithuanian Airlines (Vilno)
- LOT Polish Airlines (Varsovio)
- Lufthansa (Berlino, Frankfurto ĉe Majno, Hamburgo, Hanovro, Munkeno, Nurenbergo, Stutgarto)
- Malév Hungarian Airlines (Budapeŝto)
- Malmö Aviation (Stokholmo)
- Olympic Airlines (Ateno, Thesaloniko)
- OLT (Bremen)
- Royal Air Maroc (Kazablanko, Nador, Oujda, Tangier)
- Scandinavian Airlines System (Kopenhago, Oslo, Stockholmo)
- Slovak Airlines (Bratislavo)
- SN Brussels Airlines (Abidhano, Banĵulo, Berlino, Bilbao, Birmingham, Bolonjo, Bristol, Budapesto, Kazablanko, Conakry, Kopenhago, Dakaro, Douala, Entebbe, Fritaŭno, Ĝenevo, Gothenburg, Hamburgo, Helsinko, Istanbulo, Kigalo, Kinŝasa, Londono, Luando, Liono, Madrido, Manchester, Marsejlo, Milano, Monrovio, Moskvo, Munkeno, Nairobo, Napolo, Newcastle, Nico, Oslo, Parizo, Porto, Prago, Romo, Sevilla, Sofio, Split, Stockholmo, Strasburgo, Tel-Avivo, Tuluzo, Torino, Venicio, Vieno, Vilno, Varsovio, Jaoundeo, Zagrebo, Zuriko)
- Swiss International Air Lines (Zuriko)
- Syrian Arab Airlines (Alepo, Damasko)
- TAP Portugal (Lisbono)
- TAROM (Bucharest)
- Thomas Cook Airlines (Choayang, Djerba, Ibiza, Izmir, Las Palmas, Menorca, Palma Mallorca, Paphos)
- Tunisair (Djerba, Monastir, Tunis)
- Turkish Airlines (Ankara, Istanbul)
- Ukraine International (Kiev)
- United Airlines (Washington-Dulles)
- Virgin Express (Ateno, Barcelona, Bergamo, Berlin-Schonefeld, Catania, Faro, Geneva, Lisbono, Malaga, Murcia, Nico, Palma de Mallorca, Romo, Toulon, Valencia)
- VLM Airlines (Londono)
- Vueling Airlines (Barcelona, Madrido, Valencia)
[redaktu] Ekstera ligilo
Kategorioj: 50° N | 4° E | Belgio | Flughavenoj