Magna Carta
El Vikipedio
Magna Carta (Charta angle Great Charter) estas privilegia dokumento, subskribita de Senbiena Johano, la 15-a de junio 1215. Oni reeldonis ĝin en 1216, 1217 kaj 1225 kun etaj modifoj.
Ĉar Johano efektivigis malsukcesan internan kaj eksteran politikon (li vundis privilegiojn de urboj, feŭduloj, vasaloj), la landaj ordoj armile ekbatalis kaj devigis akcepti la privelegian dokumenton.
La dokumento havas 66 artikolojn (klaŭzojn kaj preambulojn) kaj certigis la rajtojn kaj privilegiojn de la urboj, laikaj kaj ekleziaj vasaloj, ties personajn kaj posedajn sekurojn. La privilegia dokumento enhavis artikolojn pri komerco, dogano, financa afero, ordenis unuecigon de la pezo- kaj mezurunuoj. La Magna Carta ordenis fondon de 24-taga komisiono, konsistanta el baronoj kaj kiuj rajtas eĉ per armiloj devigi la reĝon ne neglekti la privilegiojn.
[redaktu] Ĉefaj partoj
- pri eklezio (estu libera)
- pri feŭdaj juroj de tiuj kiuj ricevis bienon de la reĝo
- pri feŭdaj juroj de tiuj kiuj pruntas bienon
- pri urboj, komerco, komercistoj
- pri reformo de juro kaj juĝado
- pri kondutoj de reĝaj oficistoj
- pri reĝaj urboj
- diversaj decidoj, (ekz. tuja maldungo de eksterlandaj solduloj de Johano)
- garantio pri la skribitaj (menciita komisiono)
Senbiena Johano ne efektivigis ordenojn de la dokumento - papo Ince la 3-a absolvis lin pri la ĵuro-, sed la dokumento gravis en la sociaj movadoj de la sekvaj jarcentoj.
39-a artikolo: „liberan homon [...] rajtas nur enprizonigi aŭ senposedigi [...] nur laŭ leĝa juĝo de samranguloj aŭ leĝo de la lando”. La usona konstitucio kaptis el Magna Carta ideojn kaj eĉ vortkunmetojn.
La Magna Carta el 1215 havas kvar ekzemplerojn: po unu en katedraloj de Lincoln kaj Salisbury, du en la British Museum. En al katedralo de Durnham troviĝas ekzempleroj el 1216, 1217 kaj 1225.